Jordanio
Jordanio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: The Royal Anthem of Jordan | |
suverena ŝtato • konstitucia monarkio • lando | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Amano |
Oficiala(j) lingvo(j) | araba lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | sud-levantena araba dialekto, Levantine Arabic Sign Language, moderna norma araba lingvo, Najdi Arabic, nordokcident-arabia araba lingvo |
Loĝantaro | 10 428 241 (19-a de junio 2019) |
Horzono | UTC+02:00 |
Interreta domajno | .jo |
Landokodo | JOR |
Telefona kodo | +962 |
Plej alta punkto | Jabal Umm ad Dami |
Plej malalta punkto | Morta Maro |
Politiko | |
Ŝtatestro | Abdullah la 2-a de Jordanio |
Ĉefministro | Bisher Al-Khasawneh |
Ekonomio | |
Valuto | jordania dinaro |
Jordanio (arabe الأردن, al-Urdun) estas lando inter Sirio, Irako, Sauda Arabio kaj Israelo.
Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: JO.
- E-nomo: (oficiala plena nomo) Haŝemida Reĝlando Jordanio.
- Nacia nomo: al-Mamlaka al-Urdunija al-Haŝimija, المملكة الأردنية الهاشمية.
- Areo: 89206 km2
- Horzono: UTC+2, UTC+3 (somere)
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Abdullah la 2-a.
- Ĉefurbo: Amano (800 mil).
- Urboj: az-Zarka (274 mil), Irbid (145 mil).
- Loĝantaro: 4.212 mil (1995), araboj kaj kelkaj minoritatoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: fosfatoj, fruktoj kaj legomoj.
- Pokapa GNP: 1.510 $.
- Valuto: Jordania dinaro
- Organizoj: UNO (1955)
- Heredaĵo: Petra (malnova Nabatea urbo), Akaba, Vadi Rum, Kusajr Amra.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Emirlando Transjordanio.
En 1947 UNO decidis fini la britan regon de Palestino, kaj dividis la regionon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato (kiu neniam estis establita). Sekve de la Milito de 1948, Jordanio okupis Cisjordanio.
Husejn bin Talal (arabe الحسين بن طلال) inter la jaroj 1952 kaj 1999 estis la reĝo de Jordanio.
En 1967 en la Sestaga milito, Israelo forkaptis Cisjordanion kaj la orientan parton de Jerusalemo de Jordanio.
Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Jordanio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Jordan-Iraka Araba Federacio
- Dairat al-Muĥabarat al-Ammah, la sekreta servo (spiona servo) de Jordanio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- esperante Informoj pri Jordanio en la vikio de UEA
|
|