Wikipédia:Comunicado sobre o Museu Nacional/eo

Origem: Wikipédia, a enciclopédia livre.


Vikipedio:Informo pri la Nacia Muzeo

Tiu ĉi teksto en aliaj lingvoj: Bikol Sentralမြန်မာဘာသာCatalàDeutschEnglishEsperantoEspañolFrançaisInterlinguaItaliano日本語MagyarPortuguêsMirandésไทยTagalogThaiBonvolu helpi traduki tiun ĉi tekston al alia lingvo. Vidu tie ĉi.

La portugallingva Vikipedia komunumo funebras.

Fajrego.
Fajrego.


En la nokto de la 2-a de septembro 2018, granda fajrego okazis en la sidejo de la brazila Nacia Muzeo en Quinta da Boa Vista, Rio-de-Ĵanejro, kaj detruis preskaŭ la tutan historian kolekton, konstruitan dum ducent jaroj, enhavantan ĉirkaŭ dudek milionojn da eroj enlistigitaj. Krom ĝia riĉa kolekto, ankaŭ la historia konstruaĵo, kiu loĝigis la Muzeon, pasinte oficiala domo de la Imperiestroj de Brazilo, estis ege damaĝita pere de krevoj, la falo de sia tegmento kaj de enaj platŝtonoj.

Vi povas helpi

Kontribuu kun bildoj de la Nacia Muzeo kaj sia kolekto.
Kontribuu kun bildoj de la Nacia Muzeo kaj sia kolekto.

Unu el la plej urĝaj defioj estas retrovi kaj antaŭgardi bildojn de la konstruaĵo kaj la kolekto, ĉar ĝia vida memoro nun estas nia ĉefa heredaĵo. Vi, kiu fotis la muzeon aŭ konas iun, kiu vizitis ĝin, povas helpi: kreu konton ĉe Wikimedia Commons kaj alŝutu fotojn de ĝi. Gravegas, ke via kontribuo estu kongrua kun la alŝuto-reguloj de la Vikimedia Komunejo, aparte pri liberaj permesiloj. Konsultu la apudan bildon (en la portugala) por pliaj detaloj.

Ankaŭ gravas, ke vi helpu nin garantii la bonkvaliton de la enhavo pri la Nacia Muzeo kaj ĝia kolekto en Vikipedio. Ni kreos liston de gravaj artikoloj kaj ni petas vian helpon por plibonigi ilin.

Se vi havos demandojn, skribu en la diskutpaĝo de ĉi tiu projekto kaj sperta Vikipediisto povos helpi vin.

Vikipediistoj nun kontaktas la kolekto-kuratorojn de la Nacia Muzeo por sukcesi libere alŝuti bildojn de la kolekto. Tio ampleksas teĥnikajn bildojn, rarajn verkojn kaj sciencajn dokumentojn. Ni informos pri ĝisdatigoj rilate al tiuj iniciatoj ĉi tie.

Pliaj informoj



Respekte,
portugallingvaj Vikipediistoj