Lampiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lampiro
Lampyris noctiluca
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Lampiredoj Lampyridae
Genro: Lampiro Lampyris
Linnaeus, 1758
Specioj

L. noctiluca

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lampiro (Lampyris) estas insekta genro en la familio de lampiredoj, ordo de koleopteroj.

Tutmonde ekzistas ĉ. 2000 specioj. Multaj, sed ne ĉiuj, kapablas elsendi lumon; tio servas precipe por allogi seks-partneron. La lumo rezultas el komplika bio-kemia procezo, kiu preskaŭ ne produktas varmon, male al ĉiuj teknikaj lumigiloj. Iuj specioj lumas konstante, aliaj intermite; ĉe iuj lumas ambaŭ seksoj, ĉe aliaj nur la femaloj.

El tiu eco devenas la popola nomo de la insekto en pluraj lingvoj, ankaŭ la esperanta lumvermo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Lampyris noctiluga estas nomata granda lampiro. Specio de alia genro, Phausis splendidulaLamprohiza splendidula estas nomata malgranda lampiro

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Lampiroj, iam kutimaj, malaperis el la stratoj de Manilo pro tro da tokseco de la poluita aero.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.