Saltar para o conteúdo

Usuário(a):Adelson Sobrinho/Testes

Origem: Wikipédia, a enciclopédia livre.

GRADOJ “Ĉiu el la manieroj, kiel oni povas esprimi la intenson de eco: pozitivo, komparativo, superlativo”(PIV, p. 351). 1. KOMPARATIVO - “Komparacia grado, per kiu oni modifas adj-on aŭ adv-on, por signifi, ke la econ, esprimatan de ĝi, posedas laŭ diversaj gradoj du komparataj objektoj aŭ personoj, aŭ ke unu sama objekto aŭ persono posedas tiun econ pli aŭ malpli ol, aŭ samgrade kiel alian komparatan econ”.(PIV).

1.1. Supereca – PLI...OL • La portugala lingvo estas pli kompleksa ol Esperanto. • Aviadilo estas pli rapida ol metroo. • Metroo veturas pli rapide ol taksio.

1.2. Egaleca – TIEL...KIEL/ SAME...KIEL • Esperanto estas tiel natura kiel la naciaj lingvoj. Signifas ke Esperanto estas natura; ankaŭ la naciaj lingvoj estas tiaj. • Mi parolas tiel flue kiel mia frato. • Fernanda estas same alta kiel sia fratino. • Esilda estas tiel inteligenta kiel studema.

1.3. Malsupereca – MALPLI ...OL • Mi estas malpli aĝa ol mia frato Aristóphio. Li estas 54 jara; mi, 53. • Pigro iras malpli rapide ol testudo. • Petro estas malpli amema ol edukita.


SUPERLATIVO –“ Komparacia grado, per kiu oni esprimas: 1 ke iu aŭ io posedas econ pli aŭ malpli, ol ĉiuj aliaj 2 ke iu aŭ io posedas iun econ en plej alta grado”(PIV).

• 2.1. Absoluta Analiza : Uzo de adverboj. • Jesus estas tre studema. • Aviadilo veturas ege rapide. • Ŝi estas ekstreme bela. • La ĉina lingvo estas tro kompleksa.

• Sinteza: • Uzo de sufiksoj:

        /-EG-/= pligrandigo; /-ET-/=malpligrandigo.

• Esperanto estas belega = Tre bela. • La piramidoj estas altegaj = Ege altaj. • Meteoro veturas rapidege = Tro rapide. 2.2. Rilativa • LA PLEJ...EL o El la astroj, la suno estas la plej potenca. o Kiu estas la plej bela el la virinoj?

 LA MALPLEJ... EL o Tiu knabo estas la malplej simpatia el miaj lernantoj. o Esperanto estas la malplej kompleksa el la lingvoj novlatinaj.